Remonstrantoj

La Remonstrantoj estas malgranda kristana eklezio, tipe nederlanda.

La Remonstrantoj (aŭ Remonstranta Frataro) estas protestanta eklezio, kiu originis el la Nederduits Gereformeerde Kerk (Nederlanda Reformita Eklezio), poste nomata Nederlandse Hervormde Kerk (Nederlanda Reformacia Eklezio). En 1619, okaze de la Sinodo de Dordrecht, grupo da predikantoj estis eksigita. En Antverpeno ili fondis la Remonstrantan Frataron. Origine ĉi vorto frataro indikis nur la aron da (tiutempe nur viraj) pastoroj; poste ĝi fariĝis la oficiala nomo de l' eklezio mem. Nuntempe oni preskaŭ ĉiam uzas nur la indikon Remonstrantoj.

Nuntempe ĉi eklezio havas 46 lokajn komunumojn en Nederlando, kaj unu en Germanio, en Friedrichstadt. Entute estas pli malpli 6500 membroj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search